Jul. 28th, 2015

zmila: (3kub)
inspirita de ĉiuliteraĵoj (kaj la ĉiuĉapelaĵo)
venis al mi en la kapon penso/ideo krei frazon, kiu havu/demonstru ĉiujn (kiel eble plej multajn) gramatikajn erojn de E-o
kaj la restriktoj estas:
- ĉiu ero troviĝu en la frazo nur po unu foje (kiel eble pli malmulte)
- kaj la frazo estu kiel eble plej mallonga
- la frazo havu iun sencon :)

je unua provo venis tia (certe ec-nekompleta):
ĉu vi ĵurus je la Triopo, ke oni malumas eŭropanajn eĥoŝanĝojn ĉiuĵaŭde

ĉu: ĝenerala demando
vi: pronomo
ĵurus: verbo
je: prepozicio
la: la artikolo
Triopo: substantivo, nomo propra, numeralo, vortkonstruo radiko+sufikso
ke: enkondukilo de frazpartoj
oni: nedefinita pronomo
malumas: verbo, prefikso mal-, sufikso -um-
eŭropanajn: adjektivo, multnombro, akuzativo, a- kaj o-vortoj akordas, "eŭ", vortkonstruo eŭrop-ana/eŭro-pana
eĥoŝanĝojn: substantivo, multnombro, akuzativo, a- kaj o-vortoj akordas, parto de la klasika ĉiuĉapelaĵo
ĉiuĵaŭde: adverbo, ĉiu, "aŭ", parto de la klasika ĉiuĉapelaĵo

Profile

zmila: (Default)
zmi la

December 2016

S M T W T F S
    123
45678910
11121314151617
181920212223 24
25262728293031

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jul. 23rd, 2017 08:33 pm
Powered by Dreamwidth Studios